Antaŭ kelkaj jaroj oni demandis al la Lingva Konsultejo de la Akademio: Pri la nomo kaj uzo de “ŭ”.
En la demando oni proponas:
“Necesas do nomi la literon "ŭ" per alia taŭga nomo. “Eŭ" estas la logika kandidato de la nomo, ĉar "aŭ" jam estas en la vortaro. Mi proponas uzi la alternativan nomon "eŭ" apud la Fundamenta liternomo "ŭo", ĉar mi kredas, ke tio neniel reformas la lingvon sed nur evitigas la nenecesan malglataĵon.”
La respondo klarigas:
“La liternomo "ŭo" estas klara escepto, kiu estas sankciita per sia apero en la Fundamento. Por enkonduki alian, alternativan nomon, estus necesa aprobo fare de la Akademio. Nun tia elpaŝo ne estas diskutata, ĉar la bezono por tio ne ŝajnas urĝa kaj ne ekzistas klara alternativo (ankaŭ liternomo "eŭ" estus escepta).”
Sed mi opinias parte alie ol tiu respondo:
“ne ekzistas klara alternativo” — Ĉu vere?
Alternativa nomo certe devas enhavi la literon “ŭ”, kiu aperu nur en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ” laŭ la rekomendo en la Akademia Deklaro pri la Esperanta litero ŭ. Alternativa nomo unusilaba do povas esti aŭ “aŭ” aŭ “eŭ”. “Aŭ” ne taŭgas kiel nomo, ĉar ĝi estas ankaŭ unu el la logikaj kombiniloj. Restas “eŭ”. Ĉu tiu ĉi ne estus klara alternativo?
“(ankaŭ liternomo "eŭ" estus escepta)” — Al kiu regulo?
Jen imageblaj reguloj pri la liternomoj:
(1) Liternomo estas silabo. Se litero jam estas silabo, ĝi estu sia nomo, alie ĝi silabiĝu prenante eblan vokalon en eblan pozicion.
- Eŭ tute konformas al ĉi tiu regulo.
- Ŭo estas neeblaĵo, do escepto, ĉar ŭ povas aperi nur post vokaloj laŭ la difino de la litero ŭ en Fundamenta Gramatiko.
(2) Liternomo estas aŭ vokalo aŭ konsonanto plus o.
- Eŭ konformas ankaŭ al ĉi tiu regulo, ĉar ĝi estas diftongo, kaj diftongo estas vokalo.
- (Pri ŭo: iuj insistas, ke ŭ estas konsonanto uzebla ajnaloke.)
(3) Se litero estas silabo, ĝi estu sia nomo; se ĝi estas konsonanto, ĝi prenu "o" post si.
- Ĉi tiu regulo ne estas kompleta, ĉar ĝi diras nenion pri la litero ŭ, kiu estas nesilabiga vokalo, la fina parto de la diftongoj <aŭ> kaj <eŭ>. Do eŭ ne estas escepto al ĉi tiu regulo, sed ties kompletigo.
- (Pri ŭo: iuj insistas, ke ŭ estas konsonanto uzebla ajnaloke.)
(4) Se litero estas silabo, ĝi estu sia nomo, alie ĝi prenu "o" post si.
- La litero ŭ laŭdifine estas uzata nur post vokaloj, do ne eblas nomi ĝin laŭ ĉi tiu regulo. Se regulo mem ne estas sekvebla, kiu kulpas?
- Tiun ĉi nesekveblan regulon tamen sekvas ŭo, kiu aperas en Ekzercaro.
Mi do permesas al mi nomi la literon eŭ en mia Gramatiko de Esperanto.
2.
Danĝeraj ŝajnas la paroj: akvo/*akŭo, kvin/*kŭin, gvidi/*gŭidi, Vilĉjo/*Ŭilĉjo, vino/*ŭino ... kaj vo/ŭo (https://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/bazaj_reguloj.html#i-pp1). Por sendanĝeriĝi estus preferinde ne uzi la duajn. Jen kiel Zamenhof decidis dudirektan kontraston /b/-/v/, anstataŭ tridirektan /b/-/v/-/w/, kaj kial la supraj paroj povas esti danĝeraj:
“Jes, la japanoj kaj hispanoj (kaj ĉinoj, kaj multaj aliaj) prononcas v kiel [b]. Aliaj, kiel la germanoj kaj rusoj, prononcas w kiel [v], aŭ kiel [ʋ], kiu estas inter [w] kaj [v]. Zamenhof decidis, ke Esperanto havu nur dudirektan distingon /b/-/v/, kiel en ĉiuj tiuj lingvoj, ne tridirektan distingon /b/-/v/-/w/, kiel en la angla. . . . Mi zorgas prononci v kiel [ʋ], kaj homoj el diversaj landoj komplimentis min pri mia aŭtentika prononco. (Ĝi ankaŭ malebligas al ili diveni mian naciecon!)” el https://en.wikipedia.org/wiki/Talk:Esperanto_phonology#c-Kwamikagami-2007-09-17T07:12:00.000Z-Yuu_en-2007-06-03T07:50:00.000Z.
La Fundamenta liternomo ŭo [wo] senintence enkondukas la novan fonemon /w/, kaŝe sub la masko de la litero ŭ. Semo de la danĝera reformo, laŭ kiu oni erare Esperantigas: ŭono, Ŭonbulismo ...
B.3, B.4 kaj B.5 el la Akademia Deklaro pri la Esperanta litero ŭ toleras la esceptajn uzojn de ŭ por indiki la ne-Esperantan konsonanton /w/. Por elimini tiajn laŭ mi erarajn uzojn:
- B.3. Oni nomu la literon ŭ eŭ; "ŭo" ripozu trankvile en Ekzercaro.
- B.4. Tion oni ne plu faru -- oni uzu v aŭ u anstataŭ ŭ.
- B.5. Tio estas troa. Fremdajn parolsonojn oni imitas nur per literoj indikantaj la disponeblajn fonemojn. Oni tamen povas uzi IFA-literojn por precizo. Ekzemple, Wells [welz] kaj Pwani [pwani], sed ne Wells [ŭelz] kaj Pwani [pŭani]; aŭ Ivate aŭ Iwate (la origina ortografio), sed ne Iŭate.